LeguMin
author viric <viriketo@gmail.com>
Sun, 13 Feb 2011 08:11:31 +0100
changeset 3 01dafa022fa1
parent 1 d89c6e7de299
permissions -rw-r--r--
Fre que llegeixi un fitxer de paraules

Lingvililo
--------------

Tiu ĉi programo helpas al lernado de ia lingvo. Ĝi postulas du aferojn:
datumbazon de vortoj, kaj korektist(in)on.

La lernilo estas simplega, ĝi estas nur helpilo por lerni lingvon; ĝi mem ne
instruas; ĝi nur postulas klaran laboron al la lernanto.

La programo elektas vorton el datumbazo. Per tiu vorto, la lernanto devas skribi
frazon. La lernanto povas eĉ peti helpon pri tiu vorto (tradukon, tipon,
ktp.). Per tia laboro, la lernanto kreas plurajn frazojn.

La korektisto povas iri al ttt-paĝo, kaj vidi la frazojn kreitajn de la
lernanto. Per tiu ttt-paĝo, li povas diri al la lernantoj ĉu la frazo bonis,
kaj kaze de malĝusteco, doni eĉ klarigon por ke la lernanto ne plu misskribu.

Programo de la lernanto
------------------------
Ĝi estas fenestreto kiu petas frazon por iu vorto. Kiam oni finas skribi frazon
- per valida-klavo (INTRO) -, la programo petas novan per alia vorto, kaj tiel
plu. La lernanto rajtas peti helpon pri la vorto (ĉefe, pri ties traduko
propralingven).

Programo de la korektisto/instruisto
------------------------