E-vortaroj XMLe kaj dictd-e

Tuj, por la uzontoj...

Vi povas serĉi difinojn aŭ tradukojn de vortoj per la ttt-paĝa serĉilo.

Se vi volas pli scii, legu plu.

La projekto

Jam de kelkaj jaroj oni enkomputiligis vortarojn, por ke oni povu uzi ilin sen papero. Tamen, multaj enkomputiliĝoj ne celis ebligi uzi la vortaron en komputilo, sed simple la komputilo estis rimedo por denova paperigo. Je aliaj okazoj, ne estas komunaj vortarorimedoj (ekzemple, dict) por uzi tiujn vortarojn en komputilo. Je kelkaj kazoj eĉ ne ekzistas bonaj serĉiloj por tiuj vortaroj.

Do, por ke la vortaroj uzeblu komputile, bezonatas ke ili estu specife verkitaj por ke per komputilo oni povu pritrakti ilin facile. Tion ebligas, ekzemple, XML. Per XMLa priskribo oni povas doni sencojn al la vortoj de vortaro (kaj al indeksitaj kaj al tiuj de la difinoj), sencon trakteblan per komputila programo. De XML vortaro fareblas io ajn, ĉar iu ajn povas verki ian programon kiu komprenos la XMLan vortaron, kaj kreos ion utilan por la fina uzanto. Ekzemple, de XML eblas facile skribi programon por atingi paperan version, ttt-paĝan version, palmokomputilan version, eĉ WAP-servilon por la interretaj poŝtelefoj. Io ajn kreeblas de XML, do, de logike komprenebla priskribo de la vortaroj.

Tiel, estis interese starigi projekton je kiu oni aliformigas la nuntempajn enkomputiligitajn vortarojn al ties XMLa versio. Aldone, tiu ĉi projekto havas la kroman celon atingi almenaŭ version uzeblan por la finaj uzantoj de la vortaroj: ties dict-version.

Dict

dict estas reta protokolo kiu priskribas komunikadon inter servilo kaj klientoj, por ke ili interŝanĝu priskribojn de vortoj (ties signifojn, ekzemple). Do, laŭ dict, devas esti ia servilo de signifoj, kaj pluraj klientoj de signifoj. La klientoj petas difinojn de vortoj al la servilo, kaj la servilo donas al ili tiujn difinojn. Ĉio, per retoj TCP/IP.

La kliento donas nur la vortojn, kaj petas serĉomanieron al la servilo. La servilo zorgas pri la vortaroj (dosiere, ŝajne) kaj pri la serĉo en ili laŭ la serĉomaniero petata de la kliento. Nun ofte uzatas dict-servilo dictd. Tiu servilo postulas konkretajn dosierojn, kun konkreta formato. Do, tiu ĉi projekto celas ankaŭ krei dict-versiojn de la XMLigitaj vortaroj.

Estas pluraj klientoj de dict jam faritaj, kvankam la protokolo dict tiom facilas, ke eblas rekte paroli kun la servilo per telnet al ties dict-pordo (2628). Ekzemple, la servilo dictd respondas eĉ al la ordono help, klarigante pri la protokolo. Vi povas mem provi konektiĝante al iu dict-servilo. Tamen, eblas serĉi rete klientilojn faritaj per java, por vindozo, por uniksoj, ktp. Oni ŝajne devas serĉi angle per la vortoj dict client.

La ĝisnunaj vortaroj

Dume ekzitas sufiĉe uzeblajn versiojn de la vortaroj, kelkaj XMLigitaj, kelkaj ne. Estas ankoraŭ pluraj eraroj en la XMLigo, kaj en la dictigo. Do eble kelkaj vortoj ne trovitos, aŭ difinoj misaspektos. Aldone, ĉiuj vortaroj estas skribitaj laŭ literkodado UTF-8, kiu ebligas la uzadon de ĉiuj signoj de Unikodo. Jen la listo:

Dict-servilo starigita, kaj TTT-paĝa serĉilo por ĝi

Estas starigita dict-servilo kun tiuj diritaj vortaroj, ĉe vicerveza.homeunix.net. Tamen, ŝajne ne ĉiuj havas dict-klienton instalitan, kaj ĝuos la ttt-paĝan serĉilon, kie eblas tajpi eĉ per iksigo de la ĉapelitaj literoj.

Dict motoro por poŝtelefonoj

Legu pli en la speciala paĝo pri la dict motoro por poŝtelefonoj.

Kontakto al la zorgantoj de la projekto

Eblas kontakti zorganton retpoŝte ĉe viric(ĉe)vicerveza.homeunix.net